Spéculation et crises : ça suffit !

Pétition européenne


envoyer l'article par mail title= envoyer par mail | Version imprimable de cet article Version imprimable

Spekulado kaj krizoj : ne plu !

ĵaŭdo 17a aprilo 2008, de Le collectif initiateur

Ĉiuj versioj de tiu artikolo :


La malreguligita financo detruas la sociojn. Silente, ĉiutage, dum la akciuloj elsuĉas la entreprenojn, t.e. la salajrulojn, por eltiri el ili pli da profito, Norde kiel Sude. Spektaklege kaj bruege en la akraj krizoj, kie subite montriĝas la neimageblaj troigoj de spekula monavido kaj de iliaj sekvoj sur la aktiveco kaj la dungado. Senlaboreco, necerteco, kresko de la malegalecoj : la salajruloj kaj la plej malriĉaj estas kondamnitaj pagi la rezultojn ĉu de la spekulado, ĉu de la ĝenaĵoj de la posta borsokrizo.

De du jardekoj, la historio de monda financo estas nur longa sinsekvo de krizoj : 1987, borsokrizo ; 1990, domnegoca krizo en Usono, Eŭropo kaj Japanio ; 1994, usona obligacia krizo ; 1997 kaj 1998, internacia financa krizo ; 2000-2002, interreta krizo ; 2007-2008 fine, domnegoca krizo kaj eble ĝenerala financa krizo.

Kial tiaj ripetiĝoj ? Ĉar ĉiuj limigoj de la kapitalcirkulado kaj de la financaj "eltrovoj" estis abolitaj. Koncerne la centrajn bankojn, kiuj lasis kreski la spekuladon, ili nur povas tuj helpi la bankojn kaj spekulfondusojn sen disponeblaĵoj.

Ni ne atendos la venontan krizon nenionfarante kaj ni ne plu eltenos la neimageblan malegalecon, kiun la merkatfinanco prosperigas. Ĉar la nestabileco estas esenca en la financa malreguligo, kiel do la vanaj vokoj al "klareco" kaj "moraligo" povus ŝanĝi ion ajn en ĝi - kaj malhelpi ke la samaj kaŭzoj denove rezultas same ? Ĉesigi ĝin postulas intervenon en la kerno de la "ludo", t.e. drastan restrukturadon. Sed, en la Eŭropa Uniuo, ĉiu restrukturado kolizias kun la nekredebla protektado, kiun la traktatoj donacis al la financa kapitalo.

Tial ni, eŭropaj civitanoj, petas :
- la nuligon de la artikolo 56 de Lisbona Traktato, kiu, malpermesante ĉiun limigon de ĝiaj movoj, donacas al la financa kapitalo la kondiĉojn por premego sur la socio. Kaj ni ankaŭ petas
- la limigon de la "libero pri instaliĝo" (art. 48) kiu ebligas al la kapitalo iri tien, kie la kondiĉoj estas por ĝi plej favoraj, kaj ebligus ĉi-tie la financajn instituciojn rifuĝi en la "City" en Londono aŭ aliloke.

Se "libero" signifas ke la regantaj potencoj, nun financaj, rajtas sklavigi la ceteron de la socio, ni tuj diru, ke tian liberon ni ne deziras. Ni preferas, ke la popoloj rajtu vivi ekster la sklaveco de la financa rentodoneco.

P.S.


Pour signer la pétition

Vous devez remplir le formulaire ci-dessous avec au minimum votre nom et votre adresse mail. Vous recevrez ensuite un message de confirmation dans votre boite mail intitulé : "Veuillez confirmer votre signature : Spéculation et crises : ça suffit ! ". Pour cela, il vous suffit de cliquer sur le lien en bas de message.

Si vous ne recevez pas le mail de confirmation, vérifiez d’abord votre boite SPAM, puis contactez-nous > ici <


Identifiants personnels

Lien hypertexte :

Si vous avez un site Web, vous pouvez l'indiquer ci-dessous

Info

[registriĝi] [ĉu vi forgesis la pasvorton?]

-->

Espace privé

Conception Wilfried Maurin
Squelettes GPL Lebanon 1.9
Crédit photo Greg Westfal Flickr
Creative commons Paternité-Pas d'Utilisation Commerciale-Pas de Modification 2.0
SPIP | Firefox 2 | RSS 2.0 [?]